La homoj decidu – Tutmondan Parlamenton nun!

Se Vi opinias, ke nia nuna politika sistemo ne sufiĉas, por solvi la kreskantajn tutmondajn defiojn, tiam Vi ne estas sola! Partoprenu en la dua Tutmonda Semajno de Agadoj de la 20a  ĝis  30a  de  Oktobro  2017,  celanta  postuli  unu  Tutmondan  Parlamenton,  kiu  vere reprezentos ĉiujn gecivitanojn.

Deutsch | English | Español | Français | Italiano | Русский | Svenska | ไทย

Dume  la  tutmonda  krizo  akriĝas,  homoj  el  la  tuta  mondo,  kun  la  plej  diversaj  fonoj  kaj  el diferencaj  kulturoj,  esprimas  sian  malkontenton  pri  la  ekzistantaj  versioj  de  la  politika reprezentado, kiuj ne permesas kun­decidi pri tutmondaj aferoj.

Ni havas multajn, multajn problemojn. De la detruado de nia vivon-protektanta eko-sistemo al la malestimo de la homrajtoj trans nekompleta nuklea malarmado, mankanta reguligo de la tutmondaj merkatoj kaj financaj sistemoj ĝis al la venko super socio-ekonomia malegaleco – ĉi tiuj kaj multaj aliaj estas tutmondaj problemoj, kiuj postulas tutmondajn solvojn. Sed kiu respondecas pri  la okupado pri ĉi tiuj problemoj el aŭtentika tutmonda vidpunkto?

Por krei tutmondajn solvojn, ni bezonas tutmondan politikan institucion, kiu stimulas tutmondan demokratan diskutadon kaj havas la rajton por tutmondaj decidoj. Hodiaŭ la gecivitanoj havas malfortan influon al la decidoj, kiujn trafas tiuj institucioj kiel la ORGANIZO  DE  LA  UNUIĜINTAJ NACIOJ,  la  INTERNACIA  MONUNUA  FONDUSO,  la  MONDA  ORGANIZAĴO  PRI  KOMERCO  kaj  la  MONDO-­BANKO aŭ kadre de forumoj de la GRUPO DE LA 20 (G20) aŭ de la GRUPO DE LA OK (G8). En ĉi tiuj instancoj renkontiĝas la registaroj – do ofte malgrandaj sin-nomumitaj grupoj el ili – kaj decidas pri la estonteco. Ofte ili estas forte influataj fare de lobiistoj de tutmondaj konzernoj. La ĉefa tasko de ĉi tiuj registaroj estas, protekti, kion ili taksas nacian intereson sed ne la publikan bonon de la homaro kaj de la medio.

Kiu parolu por la homoj de la mondo? Ili decidu mem pri tiu!

En  demokrata  sociordo,  gecivitanoj  elektas  siajn  reprezentantojn  jam  por  diversaj  niveloj. Ekzistas  urbaj  konsilantaroj,  provincaj  aŭ  federacilandaj  parlamentoj  kaj  naciaj  parlamentoj. En Eŭropo estas eĉ pri­kontinenta parlamento. Kaj tamen, por tutmondaj aferoj,  kiuj  koncernas ĉiujn  kaj  ĉiun  homojn  sur  ĉi  tiu  planedo  estas  neniu  elektita  tutmonda  parlamento.  Tutmonda parlamento estus instrumento por  trovi  kaj  apliki  solvojn,  kiuj  estus demokrataj,  por  kiuj  devus faritaj  raportojn  kaj  kiuj  servus  al  la  plej  bonaj  interesoj  de  la  homaro.  Ĝi  spegulus  la  socian, politikan,  religian,  etnan  kaj kulturan  diversecon  de ĉiuj inaj kaj viraj  mondcivitanoj, forlasante naciajn limojn.

Ni,  la  partoprenantoj  de  ĉi  tiu  Semajno  de  Agadoj,  samopinias  pri  la  baza  ideo,  ke  la gecivitanoj  de  la  mondo  elektu  siajn  reprezentantojn  pri  mondvastaj  aferoj.  Estas  multaj diversaj  ideoj,  kiel  tutmonda  parlamento  povus  labori.  Kelkaj  el  ni  opinias,  ĝi  estu  pli­riĉigita per  meĥanismoj  de  per­elektronika  kaj  direkta  partopreno  de  la  civitanoj.  Kiel  ajn,  ni  estas unuigitaj laŭ diverseco kaj kune alvokas:

Decidu la homoj. Ni bezonas demokration sen limoj. Ni devas konstrui tutmondan demokration. Ni bezonas unu Tutmondan Parlamenton!

Ni alvokas unu-solajn homojn, organizaĵojn, grupojn, movadojn de ĉie, organizu kaj fariĝu partoprenantoj de la Tutmonda Semajno de Agadoj por unu Tutmonda Parlamento de la 20a ĝis 30a de Oktobro 2017. Partoprenu kaj pledu por tutmonda demokratio!